
La kosmaj simboloj formas esencan parton de La Tria Testamento. En la enkonduko al la simbollibroj, titolita “La Eterna Mondbildo”, Martinus prezentas la celon de sia laboro jene:
1. La plej granda religia ordono de la mondo
Kial oni devus studi la kosmajn analizojn de la universo, kiuj por iuj estaĵoj povas esti malfacile kompreneblaj?
Homoj per siaj religioj kaj mondaj restaurigantoj estis montritaj la vojon al Dio! Ĉu vere ekzistas iu, kiu povas vidi pli bonan kaj pli perfektan vojon al Dio aŭ la kreadon de vera kulturo ol tio, kio jam estis donita, ekzemple en la "Prediko sur la monto" de Jesuo kaj la alia sankta ordonoj donitaj de Kristo? Ĉu oni povas ricevi pli bonan instruon sur la vojo al la lumo ol ĉi tio: "Amu vian Dion super ĉio kaj vian proksimulon kiel vin mem"? La respondo devas esti, ke estus tute neeble montri ian vojon al Dio, al la lumo aŭ al absolute perfekta kulturo, kiu ne havas antaŭ ĉio ĝuste tiun ĉi neŝanceleblan dian ordonon kiel gvidilon kaj kiel la veran fundamenton de la vivo. La kosmaj analizoj kaj la simboloj de la strukturo de vivo certe ne manifestiĝis por konduki la homojn for de la sanktaj ordonoj de Kristo, aŭ for de iu ajn el la aliaj grandaj mondreligioj kaj iliaj pli-malpli sanktaj ordonoj aŭ gvidlinioj por moralo kaj vivmanieroj. Tute male, ili manifestiĝis ĝuste por montri, ke la kerno ene de la plej grandaj kosmaj konkludoj aŭ dogmoj malkaŝitaj de ĉi tiuj estaĵoj estas la absoluta vero.