La eterna korpo
– Simbolo n-ro 16
Ni rikoltas tion, kion ni semas
Ĉi tie ni povas vidi ke ĉiuj energioj aŭ movadoj en la universo devenas de la eterna Mi (la blanka triangulo) kaj same revenas al ĝi. La kruco de flamoj simbolas ke la estaĵa eterna korpo ĉiam ripozas en perfekta ekvilibro. Ĉi tiu la eterna kosma kapablo de vivanta estaĵo krei kaj ĝia reala korpo.

La violaj cirkloj simbolas la agojn, pensojn, vivon de la estaĵaj spertoj, kreaĵoj kaj organismoj. Tiuj moviĝas en cikloj (vidu Simbolo 15) de ĉiuj grandecoj, simbolitaj per la grandeco de la 4 malsamaj vojoj. Ĉiumomente ekestas mikroskopaj cikloj movante en nia organismo. Surtera vivo estas ekzemplo de ciklo. Estas ankaŭ cikloj tiel grandaj, ke ili etendiĝas super milionoj kaj milionoj da jaroj kaj determinas ekzemple nian seksan strukturon.
La simbolo montras, ke ni mem kreas nian sorton. Ni rikoltas kion ni semas. Nenio maljusta iam okazas al ni – de la kosma vidpunkto. Ĉio estas tre bona.
La kosmaj simboloj de Martinus estas kopirajto protektita de La Instituto de Martinus Spirita Scienco, Kopenhago, Danio. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.