symbol_44s.jpgLa leĝo de ekzisto - Amu unu la alian!
– Simbolo n-ro 44




"Mi metos Mian leĝon en ilian menson kaj skribos ĝin sur iliajn korojn"

Ĉi tiu bildo ne estas, en la propra senco de la vorto, kosma simbolo. Ĝi troviĝas ĉe la fino de la kvara Simbola libro, kiu estis, male al la aliaj 3 volumoj, ne redaktita kaj eldonita de Martinus mem.

La bildo montras la leviĝon de la Kristo-konscio super la mondo. La danaj vortoj "Elsker hverandre" signifas: "Amu unu la alian”, mensa stato kie homoj amas unu la alian sendepende de sekso - ilustrita de la tri malsamaj paroj. La fadeno kuranta tra La Tria Testamento estas la amo al Dio kaj ĉiuj vivestaĵoj, ĉu en mikro-, mezo- aŭ makrokosmo.

Kun La Tria Testamento al teraj homoj estis donita, kiel Jesuo promesis, la klarigon de la ordono de amo: “Vi amu vian Dion super ĉio, kaj vian proksimulo kiel vi mem”.

La kosmaj simboloj de Martinus estas kopirajto protektita de La Instituto de Martinus Spirita Scienco, Kopenhago, Danio. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.