symbol_24s.jpgLa nefinita homa regno
– Simbolo n-ro 24




La regno de la sfinkso

La ĝenerala mondsituacio estas karakterizita per naciismo t.e. la besta instinkto de memkonservado manifestita kiel kolektiva egoismo. Tiu ĉi tendenco heredita de la besta regno karakterizas la rilatojn inter homoj same kiel inter nacioj. En la besta regno povo pravas. Nacioj strebas al potenco uzante kaj armean kaj ekonomian potencon.

symbol 24b

La simbolo montras la Teron kun ĝiaj multaj nacioj. Ĉi-tiuj estas simbolita per la diversaj ruĝaj kampoj. Tiuj ĉi videblas en a maniero de organoj, kiuj ankoraŭ ne lernis kiel kunlabori ideale en la tera organismo. En ĉiu kampo estas blanka cirklo kun sago kiu reprezentas la registaron de la lando. La sagoj indikas en malsamaj direktoj.

La oranĝaj steloj simbolas la materiismajn kaj militemajn idealojn kaj agoj, kiuj regas la pensadon de certaj nacioj. Nacio povas krei militon kaj suferon malgraŭ deklarado de sia intenco havi kristanajn idealojn. La militantaj partioj estas tiel unuigitaj en siaj militemaj idealoj, kiuj apartenas al la principo de venĝo, priskribita en la leĝo de Moseo kiel "okulo por okulo kaj dento por dento”. Simile, ĉi tiu principo de venĝo ankaŭ estas adoptita interne en la jura nacia sistemo.

Kolektive la "mortigprincipo" estas simbolita per la oranĝa koloro (la energio de gravito). En la supra triono de la simbolo la sagoj pli-malpli indikas for de tiuj militemaj idealoj kaj supren al la radioj kiuj, kune kun la blanka stelo, simbolas la vere humanajn idealojn kiuj jam komenciĝas trovi esprimon en la registaraj politikoj de certaj landoj. La nombro, lokado aŭ dividado de la kampoj ne devus esti interpretita laŭvorte aŭ geografie – humanaj socioj nun aperas en pli kaj pli da lokoj ĉirkaŭe la terglobo.

La kosmaj simboloj de Martinus estas kopirajto protektita de La Instituto de Martinus Spirita Scienco, Kopenhago, Danio. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.