La principo de monda restaŭrigo
- Simbolo n-ro. 2
La spirita gepatra principo
La idoj de homoj kaj de la pli evoluitaj bestoj estas normale ame prizorgataj kaj edukitaj per siaj gepatroj ĝis ili povos prizorgi sin. Simila zorgo ankaŭ validaspor spirite nematuraj estaĵoj kaj ĝi influas la manieron ili estas gviditaj tra siaj surteraj vivoj de besto ĝis finita homo. Individuoj, kiuj estas antaŭ ni en evoluo funkcias kiel niaj instruistoj ĝis ni povas prizorgi nin mem. Moseo estas ekzemplo de firma instruisto, kies ordonoj aŭ leĝoj celis bremsi la plej malbonan barbaran anarkion.

En La Tria Testamento la plej altaj moralinstruistoj estas referencataj kiel "mondaj restaŭrigantoj". Jesuo estas ekzemplo de unu. La principo de venĝo aŭ la Leĝo de Moseo: “okulo por okulo kaj dento por dento” estis anstataŭita de la kontraŭo de la Jesua sinteno: "ami vian proksimulon". Kun La Tria Testamento la vortoj kaj faroj de Jesuo ricevis logikajn interpretojn kiun ĉiu povas kontroli per si mem per sperto.
La paŝofiguro simbolas la evoluon de la homaro el besto al homo, kaj la radioj simbolas la homaron gviditan supren laŭ la serio de paŝoj stimulitaj de la kosma gepatra principo (la pli alte spirite evoluitaj estaĵoj kaj religioj kiuj gvidas nin).
La oranĝa kampo montras la bestan regnon kaj la flavan kampon la regno de la perfektigita homo. La du plej malaltaj ŝtupoj simbolas la paganajn religiojn, kiuj stimulas la principo de reprezalio kaj la ofero de homoj kaj bestoj.
La sekva paŝo, lumigita de flavaj radioj, simbolas des pli homaj mondreligioj, Budhismo, Kristanismo kaj Islamo. La tri radioj estas simboloj de la multaj mondreligioj, ne nur la tri kiuj estis menciitaj. La plej supraj ŝtupoj estas blanka, simbolante la fakton ke la religioj de kredo estas anstataŭigita per spirita scienco, kies celo estas klarigi la misteron de vivo al ĉiuj homoj de la Tero.
La blanka stelo simbolas la Diecon kiu, per la diversaj religiaj idealoj kaj manieroj en kiuj religio estas portretita sur la diversaj evoluaj paŝoj, kondukas vivantajn estaĵojn antaŭen kaj supren al la perfekta homa regno.
La kosmaj simboloj de Martinus estas kopirajto protektita de La Instituto de Martinus Spirita Scienco, Kopenhago, Danio. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.