symbol_40s.jpgLa signo de la kruco
- Simbolo n-ro 40










Scio de supre kaj scio de malsupre

Oni povas rigardi la universon el du fundamente malsamaj vidpunktoj. Naturscienco priskribas la mondon per la fizikaj sentoj, sube. Spirita scienco rigardas la mondon el la vidpunkto de la eterna kaj senfina nekreita Mi,ĉi-supre simbolita per la vertikala linio de la kruco. La vidpunkto de naturscienco estas simbolita per la horizontala linio iranta "trans" materion - de la griza kampo de lumo maldekstre (stela nebulo en mikrokosmo) dekstren (stela nebulo en makrokosmo).

Ambaŭ formoj de scio estas same necesaj,sed servas malsamajn celojn en la realigo de la perfekta estonta homa regno.

Dum la unu fonto de scio donas al ni informojn pri la fortoj de la Naturo, la alia donas al ni informojn pri la naturo de nia eterna, plej interna estaĵo. Kun ĝia helpo ni povas krei pacon en nia konscio, por ke ni uzu ĝin nur por alporti ĝojon kaj benon al ĉio . La ekzemplo de Kristo de amo kaj lia morto sur la kruco konfirmas ĝin kiel la eterna simbolo de lumo kaj boneco.

La kosmaj simboloj de Martinus estas kopirajto protektita de La Instituto de Martinus Spirita Scienco, Kopenhago, Danio. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.