symbol_08_09_10s.jpgLa triunua principo
– Simboloj n-ro 8, 9 kaj 10

 

La eterna, senfina, triunua strukturo de la Dieco
En la simbolo, X1, X2 kaj X3 estas apartigitaj en 3 aspektoj kiuj determinas la senmortan naturon de ĉiuj vivantaj estaĵoj kaj ilian identecon kun la eterna naturo de Dio tiel konfirmante la malnovan diron:"Konu vin mem kaj vi konos la tutan universon".

 

symbol 08 09 10b

X1 - la blanka disko - simbolas la eternan, senfinan Mi de la Dieco, tiamaniere estante identa al mi de ĉiu vivanto.
X2 - la viola disko - simbolas la eternan kapablon de la Dieco krei inkluzivante la plej altan vibradon kiu ekzistas, kiu en La Tria Testamento estas nomita la patrina energio.
X3 – la ses koloraj kampoj – simbolas la bazajn energiojn kaj la kampoj de konscio de Dio, la areo de "kio estas kreita".

Ĉi tiuj tri aspektoj ne povas ekzisti kiel apartaj estaĵoj; ili estas aspektoj de unu eterne nedividebla triunua principo. Kiel la triunuo - la Patro, la Filo kaj la Sankta Spirito - estas fundamenta koncepto en tradicia Kristanismo, ĝi estas klarigita en La Tria Testamento en la sekva maniero:

La Patro - la eterna Dieco de la universo. Tute senmoviĝanta perfekta kvieto konsistigas la plej internan Mi de ĉiuj vivestaĵoj kaj fikspunkto – X1. La kreinto de kio estas kreitaj kaj tial preter la limoj de tempo kaj spaco.

La Filo - la kapablo de la Dieco krei, kiu disigas tiun de Dio eterna, ĉiea, senfina Mi en “la multajn”, en senfinan nombro da eternaj "filoj de Dio" - X2. En la vortoj de Kristo: "la Patro kaj la Filo".

La Sankta Spirito - la konscio kaj organismo de Dio – X3.

Laŭ La Tria Testamento Dio estas identa al la eterne ekzistanta universo.

La kapablo de Dio krei konsistas el la kapabloj de ĉiuj vivantaj estaĵoj krei, kaj la organismo de Dio konsistas el ĉiuj vivestaĵaj organismoj. El ĉi tiu kunlaboro inter Dio kaj la filoj de Dio la diversaj sferoj de la vivo estiĝas. Ekzemple, "la sfero de instinkto", kiun ni konas kiel la planta regno kaj "la sfero de gravito" kiun ni konas kiel la besto regno. En la posta parto de la besta regno la estaĵo estas implikita en la plej granda mezuro en materio kaj kredas ke ĝi estas ĉe unu kun ĝi. Ĉi tiu procezo de involucio estas necesa ligo en la kreanta procezo de Dio, kiu senmanke kondukas ĉiujn estaĵojn al renovigita perfekteco kiel "homoj laŭ la bildo de Dio laŭ lia simileco”. Post ĉi tiu morala rafinado la vojo daŭras tra la venontaj regnoj, kiuj estas priskribitaj en simbolo 13.

Ĉi tiu tuta procezo tiel okazas "en Dio". Dio gvidas ĉion estaĵoj ĝis la punkto, kie ili kapablas sperti kaj esprimi kiel Jesuo: "Mi kaj la Patro estas unu".

La kosmaj simboloj de Martinus estas kopirajto protektita de La Instituto de Martinus Spirita Scienco, Kopenhago, Danio. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.