La vivanta Mi
- Simbolo n-ro 6
Ni ĉiuj estas senmortaj
La eterna naturo de la Dieco kaj de ĉiuj vivestaĵoj estas priskribita ĉi tie kiel triunua principo: I - "X1" (montrita per la blanka kampo ĉe la supro), la superkonscio kaj la kapablo de Mi krei kaj sperti - "X2", kaj la korpo kiun la Mi kreis, kiu estas ilo ebliganta ĝin krei kaj sperti – “X3” (montrita per la plej malsupra kampo).

Ĉiuj estaĵoj havas siajn radikojn en eterna parto. Ni ĉiuj estas senmortaj. La viola koloro simbolas la patrinan energion ene de kio enradikiĝas ĉiuj ĉefaj funkcioj de la vivo. De ĉi tie “la vira poluso" kaj "la ina poluso" estas reguligitaj (vidu simbolo 33 kaj 35). En la superkonscio ni stokas ĉiujn talentoj, kiujn ni praktikas kaj konstruas de unu vivo al alia.
La rondaj, koloraj kampoj simbolas la bazajn talentajn kernojn de la Mi aŭ "spiralaj centroj".
La koloraj trianguloj alkroĉitaj al ili montras la eternan organan strukturon kaj la kapablo uzi la diversajn bazajn energiojn por krei en la tempa mondo. La ses vertikalaj koloraj kampoj simbolas la bazajn energiojn kaj la korpojn kreitajn de ili: ruĝa por "la korpo de instinkto", oranĝa por "la korpo de gravito",flava por "la korpo de sento", verda por "la korpo de inteligenteco", blua por "la korpo de intuicio" kaj malhela indigo por "la korpo de memoro". La kruco simbolas la estaĵon tute perfekta, eterna, kosma strukturo, sendepende de kiu regno aŭ evolua paŝo al kiu ĝi apartenas.
La kosmaj simboloj de Martinus estas kopirajto protektita de La Instituto de Martinus Spirita Scienco, Kopenhago, Danio. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.