La vojo al lumo
- Simbolo n-ro. 4
La evoluo de kosma konscio
La simbolo montras la kosman vojon, ke ĉiuj vivantaj estaĵoj estas trairante de malpli al pli evoluitaj formoj de ekzisto.

En la simbolo oni povas vidi, indikita per la hela indiga koloro maldekstre, "la regno de feliĉo". Ĝi estas la lasta parto de ĉi tiu regno, kiun ni kapablas observi sur la fizika ebeno kiel la minerala regno. Poste, kun la ruĝa koloro, venas "la plantan regnon", kun la oranĝa koloro, "la bestan regnon" kaj kun la flava koloro, “la regnon de la perfekta homa estaĵo” de la estonteco. La vertikala linio en la mezo de la besta regno disigas la puran bestan regnon de la sfero de la nefinitaj teraj homoj.
Ĉiu el la tripartaj vertikalaj segmentoj simbolas unun vivatan estaĵon. La segmentoj kiuj pligrandiĝas tiel simbolas la amason da enkaniĝoj, kiujn travivas iu ajn estaĵo sur ĉi tiu vojo. La nombro montrita estas pure simbola. Ekzemple,ekzistas centoj da enkarniĝoj por simiecaj organismoj.
La blanka kampo supre simbolas la Mi au "X1". La viola kampo simbolas la eternan kosman strukturon de la estaĵo, "X2", tio kune kun la Mi formas ĝian superkonscion. La kolora kampo simbolas la kreitan fizikan organismon kaj konscio, "X3".
La oranĝa stelo kun la verd-flavaj radioj simbolas, kun la verda radio, la esploron entreprenitan de natura scienco en tiu parto de vivo kiu povas esti observita per la fizikaj sentoj, kaj kun la verd-flava radio, filozofion kio estigas daŭran movadon enen al kio estas spirita - sen certeco pri scio.
La flava radio ĉe la supro simbolas la religian principon, ke kondukas homojn de kredo kaj malreligieco al persona sperto de kosma konscio, markita de la kvinpinta stelo. En ĝia pozicio supre, la religia principo rilatas al la eterna kaj spirita parto de homa identeco. Mitoj kaj simboloj de la religia pasinteceo de surteraj homoj tiel kaŝas nemalkovritajn realajn kosmajn verojn. La pozicio de la Tero en la simbolo rilatas al la homara evolua paŝo ĉe la fino de la besta regno. En la malgranda simbolo ĉe la fundo la suno simbolas la kosman konscia estaĵo kaj ĝia sensa kapablo, kiu ampleksas ambaŭ la eterna kaj la kreita aŭ tempa parto de la universo. La plej malsupra malgranda triangulo simbolas la nefinitan homan estaĵon kaj ĝia ekstreme limigita sensa kapablo (vidu sekvan simbolon).
La kosmaj simboloj de Martinus estas kopirajto protektita de La Instituto de Martinus Spirita Scienco, Kopenhago, Danio. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.