symbol 20sLa pardono de pekoj
– Simbolo n-ro 20





"Iru, kaj ne plu peku"
Jesuo instruis kun potenco kaj aŭtoritato uzante miraklojn, simbolojn
kaj precipe per ekzemplo. Ĉi tio estis la sola maniero kredantoj povis alproksimiĝi al la eternaj veroj malantaŭ vivo. Por tre longa tempo la vojoj de Dio estis "preterkomprenataj" al teraj homoj; al ili mankis la kapabloj substari la eternajn verojn malantaŭ la vortoj de Jesuo. Sed ekde teraj homoj manĝis la "pomojn de scio", la parolo de vivo igis multajn terajn homojn kapablaj komenci kompreni por si la vojojn de Dio. Kaj kiel alie ĉu ili "iĝus kiel Dio, sciante bonon kaj malbonon"? (Genesis 3:5)

symbol 20b

La Biblio priskribas kiel Jesuo pardonis la pekojn de homoj kiuj spertis, ke ili falis de la graco de Dio. La simbolo klarigas kiel la pardono de pekoj pri kiu Jesuo parolis efektive ekzistas. Malrapide ni liberiĝas de la malluma karmo kiun ni konstruis - la sufero, kiun ni kreis por aliaj estaĵoj. Ĉi tio okazas per la humana fakultato (la flava flamo) kreskanta de vivo al vivo (ĉiufoje ni rikoltas suferon). Ĉi tiu humana fakultato protektas nin - fakte ĝi estas la solan protekton, kiun ni havas, el kosma vidpunkto. La oranĝaj ŝtupoj simbolas la individuajn surterajn vivojn de la estaĵo en la pasinteco (flava) kaj en la estonteco (verda). La viola kampo simbolas la superkonscion de la estaĵo kaj sekve ĝia eterna vivo. La oranĝaj rektanguloj simbolas la sinsekvon de la surteraj vivoj de la estaĵo - reenkarniĝo.

La oranĝa sortondo ekmoviĝas per egoisma ago, ekz.murdo kiu estas farita en la nuna vivo de la estaĵo (inter la vertikalaj blankaj traboj). Kiam ĉi tiu ago revenas al ĝia keinto, ĉi tiu estaĵo eble spertos esti mortigita. La malagrabla sorto evoluigas la sentkorpon de la estaĵo kaj ĝi fariĝas pli humana. Ĉi tio bezonas multajn, multajn enkarniĝojn,sed, kiel simbolas la kresko de la flava flamo, la estaĵo povas je certa punkto ne plu elteni fari la saman egoisman agon kaj ĝi spertos nur la vundojn kiujn ĝi ankoraŭ intencas inflikti al aliaj estaĵoj ĝis ĝi estas tute purigita kaj "homa". Ĝi tiam ne plu bezonas lerni pri mallumo. Ĝia ama radiado protektas ĝin kaj la malhela karmo povas ne plu esti liberigita en la vivo de la estaĵo. Ĝi do vere akiris la "pardonon de pekoj".

La blankaj sortondoj montras, ke okazas ankaŭ sortoformado en la spirita mondo inter vivoj, kaj ke tio nur povas esti glata kaj feliĉa en ĝia esenco.

La kosmaj simboloj de Martinus estas kopirajto protektita de La Instituto de Martinus Spirita Scienco, Kopenhago, Danio. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.